- Okazos karavano sen trajno: Bicikla turisma karavano kun Ivo. Ni startos
la karavanon dimanĉe la 4an de aŭgusto el Reims. Kolektiĝo je la 10a
matene antaŭ la katedralo de Reims, Place cardinal Luçon. Ni sekvos
plimalpli laŭ aldonita itinero 3.2. (Vidu ĉe la aliĝilo). Eblos aliĝi
surloke sed antaŭ fari tion bv kontakti la karavanan
telefonnumeron:+31-6-51089306 Enskribiĝu! Legu pli: https://www.facebook.com/events/385684998187479/
- restas nur kelkaj tagoj por aliĝi en FESTO! La aliĝilo estos
disponebla ĝis la 30a de julio. post tiu dato, ni nur akceptos surlokajn
aliĝojn dum FESTO. Restas senlimaj lokoj en la tendejo (ni havas grandegan
kampon), sed baldaŭ lokoj en amasloĝejo finiĝos (tiuj en amasluksejo jam
finiĝis). do aliĝu rapide :) http://www.alesk.eu/festo2013/aligho/aligilo/